Novaĵoj

2023-06-06 
gcompris 3.3

Hodiaŭ ni publikigas GCompris version 3.3.

Ĉi tiu versio aldonas tradukojn por 2 pliaj lingvoj: la araban kaj esperanton.

Ĝi enhavas korektojn de cimoj pri pluraj agadoj kiel "Vojkodigado", "Letero en vorto", "Pilkokapto" kaj "Piano-komponado\ ".

Kelkaj plibonigoj de klavartraktado (ŝparvojoj, fokuso...) estis faritaj en pluraj agadoj.

Ĝi ankaŭ enhavas novajn grafikaĵojn kaj plibonigojn pri "Fotoĉasisto".

Ĝi estas plene tradukita en la jenajn lingvojn:

  • Araba
  • Azerbajĝana
  • Bretona
  • Kataluna
  • kataluna (valencia)
  • Greka
  • Brita angla
  • Hispana
  • Eŭska
  • Franca
  • Kroata
  • Indonezia
  • Itala
  • Litova
  • Malajala
  • Nederlanda
  • Norvega nynorsk
  • Pola
  • Portugala
  • Brazila portugala
  • Rumana
  • Slovena
  • Turka
  • Ukraina

Ĝi ankaŭ estas parte tradukita en la sekvajn lingvojn:

  • Belarusa (79%)
  • Ĉeĥa (88%)
  • Germana (99%)
  • Esperanto (99%)
  • Estona (99%)
  • Finna (98%)
  • Hebrea (99%)
  • Hungara (99%)
  • Makedona (94%)
  • Rusa (99%)
  • Slovaka (87%)
  • Albana (99%)
  • Sveda (98%)
  • Ĉina Tradicia (99%)

Vi povas trovi pakaĵojn de ĉi tiu nova versio por GNU/Linukso, Vindozo, Raspberry Pi kaj macOS ĉe la elŝuta paĝo. Ĉi tiu ĝisdatigo estos disponebla baldaŭ en la Android Play-butiko, la F-Droid-deponejo kaj la Vindoza vendejo.

Dankon al ĉiuj,
Timothée & Johnny

Ĉiuj novaĵoj