Novaĵoj

2023-03-29 
gcompris 3.2

Hodiaŭ ni publikigas GCompris version 3.2.

Ĉi tiu nova versio enhavas iujn cimojn pri multoblaj agadoj kiel "Malkovru la Internacian Morsan kodon", "Regi la hoso-tubon" kaj muzikajn agadojn.

Ĝi ankaŭ enhavas novajn grafikaĵojn por ĉiuj memoraj agadoj kaj por "Beba enigmo".

Nova komandlinia argumento (--difficulty {valoro|min-max}) estis aldonita, kiu permesas al uzantoj devigi la malfacilecfiltrilon je difinita valoro aŭ intervalo.

La tiparo Andika estis ĝisdatigita al sia plej nova versio (6.200).

Ĝi estas plene tradukita en la jenajn lingvojn:

  • Bretona
  • Kataluna
  • kataluna (valencia)
  • Greka
  • Brita angla
  • Hispana
  • Eŭska
  • Franca
  • Kroata
  • Itala
  • Litova
  • Malajala
  • Nederlanda
  • Norvega nynorsk
  • Pola
  • Portugala
  • Brazila portugala
  • Rumana
  • Slovena
  • Turka
  • Ukraina
  • Ĉina Tradicia

Ĝi ankaŭ estas parte tradukita en la sekvajn lingvojn:

  • Azerbajĝana (99%)
  • Belarusa (79%)
  • Ĉeĥa (88%)
  • Germana (99%)
  • Estona (99%)
  • Finna (94%)
  • Hebrea (99%)
  • Hungara (99%)
  • Indonezia (99%)
  • Makedona (94%)
  • Rusa (99%)
  • Slovaka (77%)
  • Albana (99%)
  • Sveda (98%)

Dankon al ĉiuj,
Timothée & Johnny

Ĉiuj novaĵoj